Listo de balotantaro

Listo de balotantaro estas listo kun ĉiuj nomoj de la personoj de balota distrikto, kiuj rajtas voĉdoni.

Subskriba listo estas, en Francio, kopio de la listo de balotantaro. Ĝi ebligas kontrolon de la balotantoj. Post voĉdonado, la balotinto mem subskribas la subskriban liston, por limigi la riskojn de balota fraŭdo

La listo de balotantaro, same kiel la balotkarto, estas elementoj de la balota proceduro de ŝtato, celanta kontraŭstari riskojn de balota fraŭdo. La celo de la listo de balotantaro estas kontroli, antaŭ la baloto, ke tiuj kiuj partoprenas rajtas partopreni kaj garantii per uzo de balotaj dosieroj, ke ne eblas registri sin en pluraj lokoj por malhelpi balotanton, kiu deziras voĉdoni plurfoje.

La rajto kontesti la enhavon de la listo de balotantaro antaŭ kompetentaj tribunaloj certigas al la balotantoj kaj al la partioj ke ĉiuj balotantoj kapablas baloti, kaj ke la personoj, kiuj ne rajtas, ne povas baloti.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search